Vikipedio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
La Vikipedio-emblemo.
La Vikipedio-emblemo.

Vikipedio (anglalingve Wikipedia [ŭikiPI:dia]) estas TTT-baza plurlingva enciklopedio liber-enhava, t.e. sen uzo-limigaj kopirajtoj. Ĝin skribas volontuloj kunlabore – ĉiu homo kun aliro al la interreto povas ŝanĝi la enhavon de preskaŭ ĉiu artikolo.

La projekto komenciĝis je 15-a de januaro 2001 apud Nupedia - simila, sed de spertuloj verkita projekto. Vikipedion nun administras la senprofitcela Fondaĵo Vikimedio.

Vikipedio ekzistas en ĉ. 250 versioj en diversaj lingvoj, el kiuj proksimume cento estas aktivaj. En septembro 2007 ĉiuj diverslingvaj Vikipedioj entute havis pli ol 8 milionoj da artikoloj. Pli ol 2 milionoj el ili estis en la anglalingva versio, dum la esperanta enhavas nun 101 659 artikolojn. Tridek vikipedioj enhavis pli ol 50 000 artikolojn. Ekde sia fondiĝo Vikipedio daŭre pli populariĝis, kaj ĝia sukceso instigis fondon de pluraj frat-projektoj. Pli detale vidu en la statistika paĝo kaj en la (anglalingva) listo de vikipedioj

La nomo Vikipedio estas esperantigo de la angla Wikipedia, kunfando de la havaja vorto wiki (signifas 'rapide') kaj la angla encyclop(a)edia (‘enciklopedio’). La vortero paedia venas tralatine el la greka paideia, ‘eduko’, tiu siavice el pais, ‘infano’.

Enhavo

[redaktu] Historio

La anglalingva Vikipedio estis la unua Vikipedio. Fondite je la 15-a de januaro 2001, fare de Jimmy Wales, ĝi montras, ke la principo de libera fonto ja estas aplikebla al reta enciklopedio. Malgraŭ la meza kvalito de multaj artikoloj en la komenco, tra tempo ili pliboniĝas kaj altiĝas en kvalito.

La Esperanta Vikipedio estis fondita je la 6-a de novembro 2001 de Chuck Smith. En decembro 2001, li laboris kun Jerry Muelver kaj Stefano Kalb por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio publikiĝis je la 2-a de januaro 2002 kun pli ol 300 paĝoj.

La Vikipedio enhavas la tutajn verkojn de:

[redaktu] Taksado

Asertado de Vikipedio, ke ĝi estas enciklopedio, estas polemika. Vikipedio estas senĉese kritikata pro manko de fidindeco, pleneco kaj kredindeco (ĉar ĝi ne estas verkata de fakuloj). Inter multaj bibliotekistoj, akademianoj kaj redaktoroj de aliaj formale verkataj enciklopedioj Vikipedio ne estas aŭ estas nur malmulte konsiderata kiel fonto, al kiu oni povas apelacii. Vikipedio havas sufiĉan kvaliton, agnoskitan ankaŭ de aliaj almenaŭ en unu tereno, ĝi precipe gajnis komparigan teston c’t. La agnosko estas ĉefe pro libera enhavo kaj ebleco redakti far kiu ajn.

[redaktu] Kvalito

Kritikistoj asertas, ke permeso redakti Vikipedion far kiu ajn farigas ĝin nefidinda. Vikipedio enhavas nenian oficialan dosieron, kiu okupiĝus per verkontrolado de faktoj kaj la redaktantoj mem ne ĉiam devas esti interkonatiĝintaj kun temo, pri kiu ili verkas. En interparolo kun The Guardian bibliotekisto Philip Bradley esprimis sin, ke "li ne uzus Vikipedion kaj ke li ne estas konscia pri unusola bibliotekisto, kiu uzus Vikipedion. Ĉefa problemo estas manko de organoj. De eldonejo de presitaj publikaĵoj eblas atendi garantion, ke iliaj informoj estas fidindaj, ĉar de tio dependas ilia vivtenado. Diference de io tia (Vikipedio), kio bildiĝas sur ekrano." (Waldman, 2004). Simile reagas ankaŭ Ted Pappas, ĉefredaktoro de Encyclopaedia Britannica, kiu diris en The Guardian: "Supozo por Vikipedio estas, ke per iom post ioa plibonigado ĝi perfektiĝos en senerarecon, sed tiu ĉi supozo estas neniel pruvita." Pri Vikipedio kiel pri fonto de informoj esprimis sin Danah Boyd en la jaro 2005: "Tio neniam estos enciklopedio, sed ĝi enhavos ampleksan konon, kiu estos tute taŭga por aliaj celoj. Sed malgraŭ tio tradiciaj enciklopedioj senĉese enhavas laŭleĝan revokon, kiu proklamas, ke ili rifuzas kian ajn respondecon pri eraroj en publikaĵo."

En 2004, Robert McHenry, la eksa redaktoro de Encyclopaedia Britannica, en artikolo Je fidindeco fondita enciklopedio kritikis metodojn kaj verkado kiel: "kiel ajn proksime la artikoloj de Vikipedio gvidos al fidindeco, ĝi estos por ĉiam malfermita al neinformitaj kaj duon-analfabetuloj, kiuj puŝas la nazon en ĉion... Uzanto, kiu vizitos Vikipedion, por ke li eklernu ion, estos ĉiam en pozicio de vizitanto de publika necesejo. Aŭ je unua ekvido ĝi estas malpurigita, do ĉiu scias, ke li atentu aŭ ĝi aspektos tute pure, kio povas kaŭzigi falsan senton de sekureco. Sed la konkretulo neniam certe scias, kiu uzis tiun ĉi aparaton antaŭ li." Aaron Krowne verkis artikolon, kiu rebatis metodojn uzitaj de McHenry nominte ilin "TND" (angle FUD), kio estas komerca mallongigo de "timo, necerteco kaj dubindeco". Larry Sanger, la eksa ĉefrekatoro, kritikis Vikipedion fine de la jaro 2004 pro tio, ke ĝi malŝatigas fakecon. Pli poste li ankoraŭ kulpigis plimulton de tiuj, kiuj donas interretajn servojn, ke "ili okupas" Vikipedion. Vikipedio kredas, ke ties procedo de reguligado de artikoloj estos tio, ke ties enhavo estas donita al granda nombro de uzantoj, kio gvidos al precizeco de informo. Revokante al leĝo de Linis pri evoluo de malfermita fonto Sanger antaŭ esprimis sin: "Supozante sufiĉon de okuloj ĉiuj eraroj estas malhaveblaj." La teknologia personeco Joi Ito skribis pri Vikipedio: "Kvankam dependas de tereno, la demando senĉese restas, ĉu vera estas tio, kio devenas el kredinda fonto aŭ el fonto, kiu rigardis miloj da homoj (kun ebleco de komentario) kaj supervivis." Male, aŭtoroj, kiuj partoprenis en neformala testo pri konstato de kapableco de Vikipedio kapti erarajn informojn, notis, ke: "tio ne estas mekanismo, kiu verkontroligas faktojn, sed prefere tio estas formo de balotsistemo" kaj tiu fakto, kiu videble ne aspektas tre trompige, povas esti akceptita kiel vero.

Vikipedio estis kulpigita pro manko de kapableco kompreni al vasta spektro de temoj. La kaŭzo estas propravola karaktero de la projekto kaj la tuta interesiĝo de ties kontribuantoj. Dale Hoiberg, ĉefredaktoro de Encyclopaedia Britannica, asertas: "oni skribas pri aferoj, kiuj interesas onin, do multe da temoj restos ne ensumigitaj. Kontribuo pri hurikano Francis estas kvinoble pli longa ol artikolo pri ĉina arto kaj kontribuo pri Coronation Stree